Floroj de la nordaj vastaĵoj

• Pri la sekcio

• Publikaĵoj de la sekcio

• Etikedoj de la sekcio

Kamparaninoj dum fojnado. Kolora foto de Sergej Prokudin-Gorskij. Komenco de la 20-a jarcento.

Kamparaninoj dum fojnado. Kolora foto de Sergej Prokudin-Gorskij. Komenco de la 20-a jarcento.
 

Pri la sekcio

 
Ĉi tiu sekcio celas prezenti heredaĵon de la tradicia kulturo de rusa kamparanaro. Dum pleja parto de sia historio Rusio estis lando kamparana: ĝis la mezo de la 20-a jarcento kamparanoj konsistis plimulton da ĝia loĝantaro kaj ĉiu nuntempa ruso havas kamparanajn prapatrojn en sia genealogio. Luktante kontraŭ malfavoraj kondiĉoj – kiel la naturaj, tiel ankaŭ la sociaj – ili kulturigis grandegajn spacojn kaj kreis propran kulturon, kies ĉefaj trajtoj ekzistis dum jarcentoj. Unu el ili estis – kaj hodiaŭ endas speciale tion substreki – ke ĉi tiu kulturo estis esence paca: kamparano neniam bezonas militon, kiu alportas al li nenion, krom perdoj. 

Kamparanaj junulinoj fare de Prokudin-Gorskij
 
Kamparaninoj ŝatis intensajn kolorojn en sia vesto. Sur la trankvila fono de la naturo de la nordaj latitudoj ili povis aspekti kiel ekzotikaj floroj. Tio inspiris la nomon de ĉi tiu sekcio. Kolora foto de Sergej Prokudin-Gorskij. Komenco de la 20-a jarcento.

En la unua duono de la 20-a jarcento ĉi tiu kulturo finfine estis detruita fare de la sociaj kaj politikaj kataklismoj de tiu epoko kaj, plej grave, fare de marŝo de la industria civilizo. Tamen multon el ĝi esploristoj sukcesis dokumenti kaj nuntempe profesiuloj kaj entuziasmuloj veturadas en forajn vilaĝojn, kie oni povas trovi restaĵojn de ĝi. 


Virinoj en tradicia vesto en Rjazana provinco en 2006

Virinoj, venintaj al diservo dum la festo de Transfiguriĝo, surhavas la tradiciajn vestojn kun ponjova. Rjazana provinco, aŭgusto de 2006./Vk.com

Ĉi tiu konservita heredaĵo montras al ni kulturon, kies aspekto estas nekonata al averaĝa moderna homo kaj tute ne similas kutimajn kliŝeojn, kiujn oni en la mondo asocias kun Rusio. Ĝi montras, ke en sia malfacila vivo rusaj kamparanoj ĉiam havis idealojn de belo. Ĉi tiuj idealoj enkorpiĝis en diversaj formoj – en festotagaj virinaj vestaĵoj, kiujn oni konservis en familioj kaj transdonis de unu generacio al alia; en kantoj, kiuj akompanis kiel ĉiutagajn, tiel ankaŭ specialajn farojn.

«Kun kantoj de virinoj ruso estas vindata, edzigata kaj entombigata» – ĉi tiu diraĵo de Nikolaj Gogol plej bone ilustras rolon, kiun kantoj havis en la kamparana vivo. Multaj rusaj komponistoj, de Miĥail Glinka ĝis Igor Stravinskij, inkludis melodiojn de popolkantoj en siajn verkojn. Ĉi tiun kanton «Как по садику» («Kiel en ĝardeneto...») Igor Stravinskij uzis en baleto «La Fajra Birdo».

Projekto Admiru Internacional celas, ke pli da homoj konatiĝu kun ĉi tiu heredaĵo. Ĝis nun la mondo konis nur belon fare de elstaraj kreantoj el Rusio – verkistoj, komponistoj, arkitektoj. Nun ĝi ekkonu ankaŭ la belon, kreitan de ordinaraj homoj.

 

• Etikedoj de la sekcio