Pri la projekto

Pri la projekto

Sekcioj

Kontakto


Projekto Admiru International celas demonstri modelon, kiu ebligos efike uzi Esperanton en la moderna mondo.

Ni, ĝiaj iniciatinoj, opinias, ke hodiaŭ Esperanto jam kapablas servi al granda nombro da homoj en diversaj landoj, sendepende de tio, ĉu ili posedas ĝin. Vojo al tio estas aplikado de ĝi kiel pontolingvo por transigi informon inter multaj lingvoj naciaj. Ĉi tiu koncepto estas konata longan tempon, sed ĝis nun en la Esperanta komunumo okazis praktike neniuj provoj realigi ĝin. Tamen ĝuste tia aplikado povus fari Esperanton alloga, montri ĝiajn kapablojn kaj alvoki al ĝi vastan atenton.

La projekto do uzas ĉi tiun modelon: ĉiuj materialoj de ĝi estas verkitaj en Esperanto kaj tradukataj al la angla, la hindia, la hispana kaj la portugala. Tia elekto de lingvaj versioj potenciale ebligas sen troaj penoj kontakti tre grandan nombron da legantoj mondskale.

Kaj la enhavon de la projekto sugestis la praktiko de Esperantistaro: tradicie ni donas multan atenton al diversaj kulturoj de la mondo, emas rakonti pri tiuj kaj prezenti ilin al niaj samlingvanoj. Kun projekto Admiru International ni povos fari tion ankaŭ por publiko nacilingva. Ja anoj de ĉiu kulturo realigadis enkadre de ĝi siajn prezentojn kaj idealojn de belo, kreadis estetikajn valoraĵojn. Foje ĉi tiuj valoraĵoj dank' al tiuj aŭ aliaj cirkonstancoj gajnas internacian konatecon, fasono disportas ilin kaj ili eniras vivon de multaj homoj en diversaj landoj. Sed ofte trezoroj, indaj je atento kaj admirado, restas al la mondo nekonataj.

Do ni povas helpi al la mondo pliriĉiĝi per ĉi tiuj trezoroj. Ajna nia samlingvano povas kontribui tion laŭeble. Ni laboru por Esperanto, laborante por homoj.

Sekcioj


● Floroj de la nordaj vastaĵoj – heredaĵo de la tradicia kulturo de la rusaj kamparanoj.

Kontakto

admiru.international(heliko)gmail.com