Kunlaboru

 Kunlaboru en projekto Admiru International kaj helpu realigi koncepton, kiu povas malfermi novan vojon al Esperanto. Sendepende de kie vi loĝas, kiun lingvon vi parolas aŭ kioman tempon vi disponas, vi povas kontribui la aferon.

I. Traduki por la nacilingvaj versioj de la projekto.

Projekto Admiru International havas versiojn en kvar naciaj lingvoj – la angla, la hindia, la hispana kaj la portugala. Tia elekto de lingvoj ebligas potenciale kontakti grandan kvanton da legantoj tra la mondo sen investi fortojn en subtenado de multnombraj lingvaj versioj.

Ĉiu versio bezonas kunlaborantojn por traduki ĝian enhavon el Esperanto. Do se via gepatra lingvo estas unu el la listitaj, vi povas aliĝi la projekton en tiu rolo.

Vi ankaŭ povas atentigi pri la projekto aliajn konatajn al vi Esperantistojn, kiujn povas interesi tiaspeca agado. Precipe bezonatas tradukantoj por la versio en la hindia, do se vi povas helpi en serĉo de tiuj, via kontribuo estos tre bonvena.

II. Kontribui la funkciantajn sekciojn.

Enhavo de la projekto estas dividita je sekcioj, ĉiu el kiu prezentas estetikajn valoraĵojn, kreitajn enkadre de certa kulturo aŭ grupo da kulturoj. Se vi konas atentindajn informfontojn laŭ la temoj de la sekcioj, homojn aŭ organizojn, kiuj okupiĝas pri simila agado kaj povas dividi interesajn informojn pri tiu aŭ alia kulturo prezentita, bonvolu sciigi tion. Certe, tiaj homoj ne nepre posedu Esperanton.

III. Krei sekcion pri via kulturo.

Se vi volas prezenti en la projekto kulturon, al kiu vi apartenas, aŭ kiu estas proksima kaj konata al vi, bonvolu kontakti nin por intertrakti tion. Ankaŭ ĉi-foje vi povas ne esti mem aŭtoro de materialoj, sed ligigi nin kun homoj kaj organizoj, kiujn interesus dividi tian informon kun internacia legantaro.

IV. Kontribui sekcion «Ponto de vortoj».

Nacilingvaj versioj de la projekto inkludos sekcion «Ponto de vortoj». En ĝi ni prezentos Esperantajn tradukojn de mallongaj verketoj, kreitaj en diversaj kulturoj – proverboj, aforismoj, anekdotoj, fabloj k.a. Esperanta teksto havos notojn, kiuj ebligos kompreni ĝian enhavon, eĉ se leganto nenion scias pri la lingvo. Ĉi tiu koncepto estas konata delonge kaj oni aplikis ĝin jam en la frua tempo de la Esperanto-movado. Ĝi ebligas konigi Esperanton en formo de noveca kaj amuzinda intelekta ludo kaj tio kreos por la projekto ankoraŭ unu allogan flankon.

Notita linio el kanto "Esperantisto"
Unua linio el teksto de kanto «Esperantisto» fare de Emanuele Rovere kun klarigantaj notoj en la portugala.

Por trovi verketojn ni uzos en la unua tempo Esperantajn periodaĵojn enretigitajn, tamen ankaŭ aliaj fontoj evidente bezonatas. Do se vi renkontos tiajn tekstetojn, taŭgajn por la projekto, vi povas sciigi ilin al ni. Ili povas troviĝi en ajaj Esperantaj periodaĵoj vialandaj, en konataj al vi retejoj de Esperantistoj, kiuj okupiĝas pri tradukado. Povas esti, ankaŭ vi mem jam tradukis aŭ povas traduki tiajn.

Kontakto: admiru.international(heliko)gmail.com